Arthur Rimbaud
LA DORMANTO DE LA VALO

Jen tru' en verdo, kie kantadas flu' rivera,
kaj al herbar' freneze ĉifonojn kroĉas ĝi
arĝentajn, kaj la suno, de la montar' fiera,
brilegas: eta valo, ŝaŭmanta de radi'.

Soldato, buŝmalferma, nudkapa juna bubo,
banante sian nukon en freŝa, blua kres',
jen dormas, sterniĝinte sur herboj, sub la nubo,
en verda lito, pale, dum pluvas lum' sen ĉes'.

En junko la piedoj, li dormas. Kaj kiele
infan' malsana, ride, jen sonĝas li miele,
natur', lin lulu varme: li frostas sub la Blu'.

Nazlobojn liajn ne plu vibrigas florodoro,
li dormas, sub la suno, la mano sur la koro,
trankvile. Dekstraflanke jen ruĝaj truoj du.